Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko
Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Koordinatoj | 16° 33′ 29″ S, 38° 19′ 1″ O (mapo)-16.55797222222238.316888888889Koordinatoj: 16° 33′ 29″ S, 38° 19′ 1″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 144 780,34 km² (14 477 435 ha) [+] | |||
Areo | 144 780,34 km² (14 477 435 ha) [+] | |||
|
||||
Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko | ||||
La suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-savana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Orientafriko. Ĝi estas variaĵo de la norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono kovras areon de 144 800 kvadrataj kilometroj en zono de ĉirkaŭ 50 kilometroj de larĝeco kaj de 2 200 kilometroj de longeco laŭlonge de la marbordo de Hinda Oceano, ekde Lukuledi-Rivero en la sudo de Tanzanio, ĝis Ĉangane-Rivero, apud la elfluejo de la Limpopo, en la sudo de Mozambiko.
Kelkaj etaj izolitaj enklavoj en la flankaj montaroj de la okcidento de Mozambiko, Malavio kaj Zimbabvo ankaŭ inkludiĝas en tiu ĉi ekoregiono, same kiel pluraj insuloj de Mozambiko.
La areo troviĝas en la pluvombro de Madagaskaro, tial ĝi ricevas malpli da precipitaĵo ol la Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La vegetaĵaro estas mozaiko de arbo-savano, humida arbaro, arbedaro, marĉoj kaj ĉe-marborda vegetaĵaro. En kelkaj protektitaj golfoj kaj rivero-elfluejoj troviĝas transiro al mangrovo.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]La biodiverseco de la ekoregiono ne estas bone pristudata kaŭze de la longdaŭra interna milito de Mozambiko.
Endemiismoj
[redakti | redakti fonton]Oni konas nur unu solan endemian mamulon, Paraxerus vincenti (sciuredoj), kiu troviĝas nur en Namuli-Monto, en Mozambiko.
Estas ankaŭ 18 specioj de reptilioj, kaj unu amfibio: la bufo Stephopaedes loveridgei.
Konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigata. La ĉefa minaco estas la senarbarigo por ligno kaj por la agrikulturo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono AT0128: Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko (WWF)
- angle Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko (WWF-Wildworld)
- angle Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko (Globalspecies) Arkivigite je 2013-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono: tajpu Southern Zanzibar-Inhambane coastal forest mosaic Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine